Fotokonkurso – Regularo – Afiŝo – Rezulto
Regularo de la fotokonkurso “Esperantaĵoj de PEJ”
La konkurson organizas Pola Esperanto-Junularo (PEJ, Polska Młodzież Esperancka) kunlabore kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
Submetante sian proponon konkursanto akceptas ĉi tiun regularon. Elektotaj fotoj estos premiitaj per T-ĉemizoj aŭ biermalfermiloj produktitaj de PEJ. La proponoj estas liverendaj ĝis la 15-a de junio 2010.
Organizaj kondiĉoj:
- Ĉiu persono povas partopreni la konkurson, krom estraranoj de PEJ kaj membroj de la ĵurio.
- Ĉiu konkursanto povas submeti maksimume 3 fotojn.
- Ĉiu konkursanto devas esti aŭtoro de la foto aŭ persono troviĝanta en la foto.
- Per submeto de sia propono konkursanto konsentas disponigi ĉiujn rajtojn por uzi ĝin al Pola Esperanto-Junularo (kaze de foto pri ĉemizo “ijk09” ankaŭ al ĈEJ kaj TEJO).
- Limdato por liveri proponojn estas 24:00 la 15-an de junio 2010 laŭ UTC.
- La venkinta(j) foto(j) estos elektita(j) fare de la ĵurio, kiu konservas por si la rajton ne elekti ajnan el la ricevitaj proponoj.
- Rezulto de la konkurso estas anoncota en interreto ĉe http://pej.pl kaj per aliaj taŭgaj kanaloj.
Teknikaj kondiĉoj:
- Ĉiu propono estas liverenda en formo de komputila dosiero en bitmapa formato JPEG, PNG, aŭ TIFF en minimuma grandeco 1200×1200 pikseloj.
- Por submeti proponojn necesas sendi ilin retpoŝte al la adreso foto ĉe pej.pl. Alternative eblas uzi paĝaron http://www.sendspace.com/ kaj al la adreso foto ĉe pej.pl sendi nur ligilon al la dosiero.
- En la retmesaĝo devas esti ankaŭ plena paperpoŝta adreso de la konkursanto.
- La mesaĝo povas enhavi ankaŭ informon pri preferataj modeloj (vira/virina) kaj grandecoj (S/M/L/XL/XXL) de T-ĉemizoj, kaze ke la propono estus premiita per T-ĉemizo.
Enhavaj kondiĉoj:
- En ĉiu foto devas troviĝi almenaŭ unu esperantaĵo produktita de Pola Esperanto-Junularo. Temas pri jenaj produktoj:
- T-ĉemizo “Lingva revolucio”
- T-ĉemizo “ijk09”
- T-ĉemizo “Ago-Semajno 2006”
- Botelmalfermilo “Esperanto – Probably the best language in the world”
