Fotokonkurso – Regularo – Afiŝo – Rezulto
Konkurso finiĝis
La fotokonkurso jam finiĝis. Ni invitas Vin konatiĝi kun la rezulto.
Fotokonkurso “Esperantaĵoj de PEJ”
Pola Esperanto-Junularo lanĉas fotokonkurson pri esperantaĵoj de PEJ! Temas pri jenaj produktoj:
- T-ĉemizo “Lingva revolucio”
- T-ĉemizo “ijk09”
- T-ĉemizo “Ago-Semajno 2006”
- Botelmalfermilo “Esperanto – Probably the best language in the world”
Ni atendas fotojn de la esperantaĵoj kaj…
…plej neordinaraj lokoj
…plej mojosaj situacioj
…plej diversaj anguloj de la mondo
…plej neforgeseblaj momentoj
…plej strangaj kuntekstoj
…plej famaj vidindaĵoj
Proponojn sendu al foto ĈE pej.pl. Gajnu T-ĉemizojn, malfermilojn kaj famon! Pliajn detalojn serĉu en regularo de la konkurso.
Partneroj
La konkurso okazas sub aŭspicioj de:
Amaskomunikilaj patronoj de la konkurso estas:
- Libera Folio – sendependa movada bulteno
- Mojose – novaĵoj por moderna, junstila generacio
- Esperanto.com – virtuala komunumo
- Podkasto.net – Varsovia Vento Elsendoj
- TEJO Tutmonde – primovada revuo de TEJO


One thought on “Fotokonkurso “Esperantaĵoj de PEJ””