Ni ĝojas informi vin, ke ĵus elektiĝis nova Estraro de PEJ por la oficperiodo 2024-2025 ✨ La Estraro nun konsistas el: Adam Żyłka – prezidanto, Tymoteusz Smoliński – vicprezidanto, Konrad Orawski –Legu pli…
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo 2024
Aliĝu al ĈAR 2024! Vi jam povas aliĝi al Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, kiu okazos la 22-24-an de novembro 2024 en Krakovo! En la programo estas multe da amuzaj agadoj, kiel ekskursoLegu pli…
Eŭropa Junulara Okazaĵo 2023
La 9-an kaj 10-an de junio en Strasburgo okazis la Eŭropa Junulara Okazaĵo 2023. Pli ol 8500 homoj partoprenis en la aranĝo organizita ĉe la sidejo de Eŭropa Parlamento, kaj eĉ pli spektis ĝin rete. La aranĝantoj inkludis ankaŭ grupon de TEJO-delegitoj, inkluzive de tri PEJ-anoj.
La projekto “Lingvaj Perspektivoj”, organizita de TEJO, celis alporti al la Eŭropa Junulara Okazaĵo 2023 la gravan temon de lingvoj kaj ĝiaj interkonektitaj kampoj: lingvaj rajtoj kaj baroj, lingva diverseco kaj inkludo, minoritataj lingvoj, partopreno kaj aktiva civitaneco, interkultura dialogo, kaj lingvoj rilate al eŭropa identeco. La projekto inkludis debaton pri lingvaj rajtoj kaj partopreno de junularoj, titolita “Lingvoj por Demokratio”, same kiel ateliero pri ĝenderneŭtrala lingvo. La celo ĉi-kaze ne estis propagandi Esperanton; la lingvo internacia servis prefere kiel ekzemplo de kiel oni povas uzi la lingvon en demokratia kaj egaleca maniero.
En la kongresvilaĝo TEJO havis ankaŭ sian budon, kie niaj volontuloj parolis pri la agado de la organizo kaj instigis vizitantojn partopreni ludojn celantajn konsciigi ilin pri malegalecoj rilataj al lingvo. La budo de TEJO, same kiel la debato kaj ateliero, ĝuis grandan intereson inter la aranĝantoj, kaj multaj el ili revenis kun pliaj demandoj pri esperanto, la agado de TEJO kaj temoj rilataj al lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco.
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo 2023
Kio estas ĈAR? Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR) estas semajnfina renkontiĝo por tiuj, kiuj komencis lerni Esperanton antaŭ relative nelonga tempo kaj volas praktiki ĝin en viva medio, kaj por tiuj, kiuj simpleLegu pli…
Partoprenu senpage en IJF 2023
Partoprenu senpage en Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Italio! Reviviĝas la interŝanĝprogramo inter Pola, Itala kaj Germana Esperanto-Junularoj! Kadre de ĝi ni invitas vin partopreni en konkurso, en kiu vi rajtas gajniLegu pli…






