Studenta Esperanto-Klubo Aŭroro de Vroclavo invitas vin al dua ĈAR – Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo. Kiel pasintjare ĝi okazos lastan semajnfinon de novembro: 29.11 – 01.12, ĉi-foje en Kłodzko (suda Pollando). Renkontiĝo estas dediĉita ĉefe al novuloj kaj komencantoj de aŭtunaj kursoj, kiuj neniam partoprenis esperantan aranĝon sed ankaŭ spertuloj estas bonvenaj en Kłodzko! En programo interalie: vizito en Esperanta Parko, kaj Citadelo de Kłodzko, esperanta amikvespero kun filmspektado kaj registrado de reklamvideaĵo (kun kontribuo de partoprenantoj!). Se vi volas ripozi dum la semajnfino amuziĝante kun esperantaj amikoj, ekkoni novajn kaj viziti kun ni ĉarman silezian urbon Kłodzko- nepre venu! Ni ĝojatendas vin!
La aranĝo mem estas senpaga – ĉiuj partoprenantoj mem pagos nur la loĝkostojn (ĉiuj ni loĝos en junulargastejo) kaj manĝaĵoj. Pliaj informoj troveblas ĉe la fejsbuka paĝo de la evento.