La projekto konsistos el 15 renkontiĝoj daŭrantaj po 90 minutoj, dun kiuj estos prezentita ideo de Esperanto, ĝiaj reguloj kaj kulturo, kiu kreiĝis dun jaroj inter ĝiaj uzantoj. Partopreno en la lecionoj estas senpaga. La projekto celas studentojn kaj instruistojn de la Varsovia Universitato.
La renkontiĝojn organizas Pola Esperanto-Junularo kaj Asocio de Polaj Studentoj de Varsovia Universitato. Pliaj informoj troveblas en fejsbuka paĝo de la projekto Uniwersytet Esperanto.

