Post funkciigo de ĉiuj 125 luo-stacioj kun 2100 bicikloj la varsovia sistemo estos la plej granda en tiu parto de Eŭropo. Ĝia uzado estos tre simpla – necesos registriĝo kaj antaŭpago. Prezoj por uzado de bicikloj ne estos altaj kaj favoros mallongajn vojaĝojn: 20-minuta luo estos senpaga, sekvaj 40 minutoj kostos nur unu zloton. Por la dua kaj tria horo necesos pagi respektive 3 kaj 5 zlotojn. Ĉiu plia horo kostos 7 zlotojn.
Informoj laŭ la Estraro de Publika Transportado.

