Pliajn informojn pri nia renkontiĝo kaj ties rezultoj eblas trovi en raporto de la kunveno kaj protokolo de la komitatkunveno (protokolo nur pole).
Multajn ŝanĝojn enkondukis kunveno de PEJ okazinta en Bjalistoko. Nia organizo havas novan prezidantinon – Agnieszka Mozer el Varsovio. Ni elektis novan emblemon, projektitan de Przemek Wierzbowski. Ni finverkis kaj aprobis novan regularon de PEJ. Ni diskutis pri aliĝo al kunfondata de ni Pola Konsilio de Junularaj Organizoj. Ni pritraktis evoluigon de nia loka agado kaj formis kelkajn laborgupojn okupiĝantajn pri konkretaj projektoj, kiel instrumaterialoj, Eŭropa Volontula Servo kaj informmaterialoj pri PEJ. Dum paŭzo ni partoprenis urban ludon.

