La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj. La 1-a renkontiĝo el la serio okazis en la 2009-a jaro en Zakopane, Pollando. JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008. Junulara E-Semajno okazados ĉiujare dum unu semajno en alia loko de Meza Eŭropo.
Artikoloj
- La 2-a Junulara E-Semajno (Burg (Spreewald), 27 decembro 2010 – 2 januaro 2011)
- La 1-a Junulara E-Semajno (Zakopane, 26 decembro 2009 – 3 januaro 2010)
Ankaŭ vidu
- Oficiala paĝaro de JES
- Vikipedia artikolo pri JES
- Aktualaĵoj kun etikedo JES

