Ĉu vi ĵus finlernis Esperanton kaj volas ĝin ekuzi sed vi ne certas kiel? Ĉu vi ŝatus renkonti novajn homojn kaj partopreni diversajn projektojn, interŝanĝprogramojn kaj junularajn forumojn? Ĉu vi ŝatus helpi disvastigi la lingvon en Pollando kaj en la mondo?

Ĉion ĉi ofertas membreco en Pola Esperanto-Junularo (PEJ)!

Ekzistas kelkaj kategorioj de PEJ-membreco. Vidu iliajn priskribojn ĉi-sube.

Kategorio PEJ enhavas:

  • rabatitan aŭ senpagan partoprenon en diversaj eventoj organizataj aŭ kunorganizataj de PEJ, kaj ankaŭ en la kulturscienca festivalo ARKONES en Poznano
  • komunajn vojaĝojn tra Pollando kaj eksterlanden
  • porkomencantajn interŝanĝojn kun alilandaj junularaj E-asocioj
  • partopreno en internaciaj projektoj

Kategorio PEJ+Kontakto enhavas:

Kontakto 2013:2

  • ĉiujn avantaĝojn de la kategorio PEJ
  • paperan abonon de la (verŝajne) plej bona revuo en Esperantujo: simple leginda revuon Kontakto, kiu aperas 6-foje jare

Kategorio PEJ+UEA/TEJO enhavas:

  • ĉiujn avantaĝojn de la kategorio PEJ
  • membrecon* en la plej granda Esperanto-organizaĵo – Universala Esperanto-Asocio – kaj ĝia junulara sekcio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • ene de la membreco en UEA/TEJO vi ricevas elektronikan abonon de la revuoj Esperanto kaj Kontakto

Kategorio PEJ+UEA/TEJO+Esperanto+Kontakto enhavas:

  • ĉiujn avantaĝojn de la kategorio PEJ+UEA/TEJO
  • membrecon** en la plej granda Esperanto-organizaĵo – Universala Esperanto-Asocio – kaj ĝia junulara sekcio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • paperan abonon de du revuoj: Esperanto, la organo de UEA, kiu aperas 11-foje jare, kaj Kontakto, kiu aperas 6-foje jare

Kiom tio kostas?

  • La kotizo PEJ kostas 30 zlotojn por 1 kalendara jaro.
  • La kotizo PEJ+Kontakto kostas 75 zlotojn por 1 kalendara jaro.
  • La kotizo PEJ+UEA/TEJO kostas 85 zlotojn* por 1 kalendara jaro.
    • *Se vi aĝas de 20 ĝis 25 jarojn, la kotizo estas 55 zlotoj;
      se vi aĝas 19 jarojn aŭ malpli, la kotizo estas 35 zlotoj.
  • La kotizo PEJ+UEA/TEJO+Esperanto+Kontakto kostas 200 zlotojn por 1 kalendara jaro.

Kiel membriĝi?

Tio simplas! Sufiĉas:

  1. plenigi aliĝformularon kaj
  2. pagi la kotizon al bankokonto:
    10 2130 0004 2001 0558 6110 0003 (Volkswagen Bank)
    POLSKI ZWIĄZEK ESPERANTYSTÓW
    GEN. WŁ. ANDERSA 37/59A
    00-159 WARSZAWA

La ĝiro estu kun titolo:
“[nomo] [familinomo] [tipo de membreco] [jaro por kiu estas pagata la kotizo]”,
ekzemple “Ludwik Zamenhof PEJ+Kontakto 2019”.

Por pli rapida trakto de la pago ni instigas vin sendi la pagopruvon al sekretario@pej.pl.

* – kategorio MB
** – kategorio MA