Kio estas ĈAR?
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR) estas semajnfina renkontiĝo por tiuj, kiuj komencis lerni Esperanton antaŭ relative nelonga tempo kaj volas praktiki ĝin en viva medio, kaj por tiuj, kiuj simple volas renkontiĝi kaj ekkoni interesajn lokojn proksimajn al la pola landlimo.
ĈAR 2023 – Programo
Ĉi-jare, ĈAR okazos en Katowice kaj la proksima montaro ĉe la landlimo kun Slovakio. Vendrede, la 8-an de septembro, matene ni ĉiuj renkontiĝos en la fervoja stacidomo en Katowice, de kie ni kune iros al Korbielów. Ni grimpos Pilskon, la plej altan pinton en Silezia Provinco, kaj tranoktos en la gastejo ĉe Hala Miziowa.
Sabate matene, ĉiuj pretaj leviĝi frue promenos rigardi la sunleviĝon. Post matenmanĝo ni ĉiuj iros al Żywiec, belega montara urbo, kaj naĝos en ties ĉarma lago. Volontuloj povos ankaŭ naĝi en glacia montara rivero. Post tagmanĝo en Żywiec, ni revenos per trajno al Katowice, kie atendos nin mirinda allogaĵo, nokta vizito al la fama amuzparko Legendia. Tiuj, kiuj ankoraŭ havas sufiĉe da fortoj, iros festumi en la urbocentro. En Katowice la partoprenontoj havos la eblon loĝi en la gastejo Good Times House aŭ organizi sian propran loĝejon.
Dimanĉe matene ĉiuj kune vizitos la urbocentron de Katowice. Ni vizitos ekspozicion pri la historio kaj kulturo de Silezio en la Silezia Muzeo kaj post tagmanĝo okazos speciala prelego pri la silezia lingvo kaj solena fermo de la aranĝo, post kiu ni invitas ĉiujn al fina festumado.
Kotizo
199 PLN – polaj studentoj/lernantoj
249 PLN – polaj ne-studentoj
49 EUR – gastoj el eksterlando
personoj, kiuj aĝas pli ol 25, aldone pagas 25 PLN/5 EUR
personoj, kiuj aĝas pli ol 30, aldone pagas 100 PLN/20 EUR
La prezo inkluzivas: tranoktadon en gastejo en la montaro, manĝojn en la gastejo, eniron al la amuzparko Legendia, trajnvojaĝojn kaj eniron al la Silezia Muzeo. Se vi ŝatus partopreni nur parton de la programo, bonvolu skribi en la sekcio de komentoj en la aliĝilo.
Bonvolu pagi kiel eble plej baldaŭ al la konto:
PL10 2130 0004 2001 0558 6110 0003
POLSKI ZWIĄZEK ESPERANTYSTÓW
gen. Władysława Andersa 37/59a
00-159 Warszawa
Banko: VWBAO Centrala
Aliĝu nun!
https://forms.gle/yC6aTAEfEUEie99f6
PROGRAMTABELO
VENDREDO
- renkontiĝo en la stacidomo en Katowice je la 9:30
- komuna trajnkaravano al Żywiec
- montarpromenado en Beskid Żywiecki
- komuna vespermanĝo en la gastejo
- trinkomanĝa nokto
- tranokto en gastejo en Hala Miziowa
SABATO
- sunleviĝspektado en Pilsko – la plej alta montopinto en Silezia Provinco – je la 5:00 (por volontuloj)
- matenmanĝo
- trajnkaravano al Żywiec – bela urbeto en Beskid Żywiecki
- promenado al żywieckie lago
- tagmanĝo
- trajnkaravano al Katowice
- nokta vizito en la fama amuzparko Legendia (20:00-24:00)
- komuna festo en la urbocentro
- tranokto en Katowice
DIMANĈO
- matenmanĝo
- promenado tra Katowice
- vizito en la museo de Silezio
- komuna tagmanĝo
- prelego pri la silezia lingvo
- solena malfermo
- festo