Partoprenu senpage en Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Italio!
Reviviĝas la interŝanĝprogramo inter Pola, Itala kaj Germana Esperanto-Junularoj! Kadre de ĝi ni invitas vin partopreni en konkurso, en kiu vi rajtas gajni senpagan partoprenon en la ĉi-jara Internacia Junulara Festivalo en Italio.
La evento okazos en la paska semajnfino, ekde la 5-a ĝis la 11-a de aprilo 2023. Pliajn informojn vi trovos en la retejo de la evento: https://iej.esperanto.it/ijf/2023
La interŝanĝprogramo kovras kostojn de partopreno, loĝado kaj manĝado, sed ne kovras vojaĝkostojn. Por partopreni la konkurson, sendu motivleteron (de 150 ĝis 400 vortoj) al la retadreso pej@pej.pl ĝis la 18-a de marto 2023.
Por partopreni la konkurson, vi devas:
– ankoraŭ ne esti aliĝinta al IJF 2023,
– esti plenrajta membro de PEJ en 2023,
– konsenti esti helpanto pri etaj taskoj dum la IJF kaj verki raporton pri la evento post ĝi, laŭ la interkonsento kun la Estraro de PEJ kaj la organizantoj de la evento.
Ne hezitu, provu tuj! Ni kontaktos la konkursantojn tuj post la limdato.