La kronvirusa pandemio kaŭzis gravajn ŝanĝojn en la mondo, ankaŭ en la mondo de esperantistoj – nuliĝis esperantistaj eventoj, kursoj kaj vojaĝoj. Tamen, la kvaranteno, kiu fariĝis deviga en pluraj landoj, estas ankaŭ ŝanco por praktiki Esperanton pere de la reto.
Tial Pola Esperanto-Junularo lanĉis projekton E-legante, kies celo estas krei serion de filmetoj, en kiuj esperantistoj legas siajn plej ŝatatajn verkojn en Esperanto. Ĉu prozo aŭ poezio, ĉu literaturo originala aŭ tradukita – ni ŝatus inviti vin malkovri diversajn verkojn!
La serio spekteblas ĉe YouTube, en la kanalo de Pola Esperanto-Junularo. Se eblas, la filmetoj disponeblas laŭ la licenco CC BY. Bonvolu kontroli la priskribon de ĉiu filmeto por vidi kiun oni povas libere uzi.