Lublino estas la 9-a plej granda urbo de Pollando, kaj pasintjare ĝi festis la jubileon de 700 jaroj. Post unu monato, t.e. ekde la 20-a ĝis la 22-a de aprilo 2018 (vendredo–dimanĉo) kunvenos tie membroj kaj simpatianoj de Pola Esperanto-Junularo. Venu ankaŭ vi, ĉiuj estas bonvenaj!
En la programo troviĝos interalie paroliga renkontiĝo kun konkurso en trinkejo vendredon vespere, distra ekskurso tra la urbo dimanĉon matene, kaj sabaton ni kunsidos en Lublina Politekniko. Kadre de la kunsido okazos interalie prezento de la estrarraporto por la oficperiodo 2017–2018 kaj elekto de la Estraro por la oficperiodo 2018–2019.
Partopreno en la kunveno estas senpaga. Eblas mendi tranokton por loĝi kun aliaj partoprenantoj (prezo: 70 zlotoj/persono por du noktoj). Bonvolu aliĝi kaj mendi tranokton ĉe kunveno@pej.pl. Ĝis revido en Lublino!
(foto: Jan Kraus, https://flic.kr/p/CvMcsM)