Ni tre ĝojas anonci, ke la unua ĉi-jare PEJ-semajnfino okazos en Varsovio ekde la 2-a ĝis la 4-a de marto! En la programo estos interalie komuna bierumado, tabulludado, laborateliero en la sidejo de PEJ, lingva kvizo kaj komuna ekskurso al la Scienca Centro Koperniko. Jen la provizora programo:

vendredo (2 marto)
19h00 renkontiĝo en trinkejo kun tabulludoj (la preciza loko estos anoncita poste)

sabato (3 marto)
10h00–13h00 laborateliero en la sidejo de PEJ (parto 1)
13h00–15h00 tagmanĝa paŭzo
15h00–18h00 laborateliero en la sidejo de PEJ (parto 2)
19h00 renkontiĝo en trinkejo kun lingva kvizo

dimanĉo (4 marto)
10h00 ekskurso al la Scienca Centro Koperniko (Centrum Nauki Kopernik)

Se vi bezonas helpon pri loĝado aŭ transporto, ne hezitu kontakti nin ĉe semajnfino@pej.pl!