Arkones, kiu estis origine aranĝo de Pola Studenta Esperanto-Komitato, nun okazas sub aŭspicioj de TEJO. Prezoj estas tre favoraj por junuloj. Membroj de Pola Esperanto-Junularo, kun membrokotizo valida por la jaro 2012 (eblos ankaŭ pagi ĝin surloke), partoprenos en Arkones senpage, sed nur en kazo de pli frua aliĝo, ĝis la 15-a de septembro. Ĉiujn informojn eblas trovi en la retejo arkones.org.
Jam la 21-an de septembro komenciĝas unu el la plej interesaj en la mondo, artaj festivaloj en Esperanto. En programo de ĉi-jara Arkones estas interalie koncertoj de la famegaj e-muzikistoj: Zhou Mack, JoMo, Krio de Morto, Zuzanna Kornicka, Elena Wilke. Por ŝatantoj de e-teatro oni planas spektaklojn kun aktorado de Jarlo Martelmonto, Saŝa Pilipoviĉ kaj Georgo Handzlik. Dumtage okazos pluraj prelegoj kaj prezentaĵoj, tuŝantaj temojn ligitajn kun esperanto-kulturo kaj arto, lingvistiko kaj nuancoj de la lingvo internacia.