Veturilo, alivorte varsovia publika biciklo funkcias jam ekde pli ol semajno. La sistemon de luejoj inaŭguris Prezidantino de Varsovio Hanna Gronkiewicz-Waltz. Nuntempe funkcias 55 stacioj, kaj ekde venonta jaro estos 127. Dum la unua semajno oni notis pli ol 14 mil luojn.
Nomo de la sistemo venas kompreneble de Esperanto kaj ĝi estis elektita en konkurso el preskaŭ mil proponoj.
Uzado de Veturila estas same simpla kiel veturado per biciklo. Sufiĉas eniri paĝaron de la sistemo, doni ĉiujn necesajn datumojn – inkluzive de telefonnumero kaj 6-cifera PIN-numero, akcepti la regularon kaj ŝargi sian konton per minimume 10 zlotoj. Post ricevo de retpoŝta konfirmmesaĝo eblos jam uzi la sistemon.
Unuaj 20 minutoj de biciklouzado estas senpagaj. Pro la tempoluo ekde la 21-a minuto ĝis unu horo oni pagos 1 zloton. Dua horo kostas 3 zlotojn, tria – 5 zlotojn, kaj ĉiu sekva 7 zlotojn. (fot. ZTM)