Tradicie en septembro ni invitas al ARtaj KONfrontoj en ESperanto.
Ĉi-jare eblos partopreni koncertojn de Kapriol’! – tradicia nederlanda folko majstre prezentata de la frisa grupo, kiu fondiĝis surbaze de famega Kajto, SoloTronik – klasike elektronika muziko kun esperantaj elementoj kaj laseraj-efektoj, Johannes Mueller – pianisto el Germanio. Teatre prezentiĝos Jarlo Martelmonto kun sia nova scenejverko “UM JE UME, UM EN JEE”, Adam Chrupczak – monodramo “Nigraj makuloj” surbaze de verko de Tadeusz Różewicz, reĝisoras Lucyna Sowińska, kaj junulara kabaredo “La oraj pantalonoj en arbustoj” kun skeĉoj en Esperanto
Arkones estas sendependa kultura kaj arta Esperantista aranĝo okazanta ĉiam komence de aŭtuno en Poznano. Ĝi estas certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo.
La aranĝo okazos inter la 24-a kaj 26-a de septembro 2010. Membroj de PEJ partoprenas en Arkones senpage, kondiĉe de aliĝo ĝis la 12-a de septembro. Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro arkones.org.